Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko

Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko
emblemo
flago
interregistara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 12-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko vd
Sidejo San-Salvadoro
Lingvoj

hispana lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko (hispane Sistema de la Integración Centroamericana mallongigite SICA) estas internacia organizaĵo de pluraj ŝtatoj en Centra Ameriko. Ĝi fondiĝis la 13-an de decembro 1991 fare de la ŝtatoj Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Panamo kaj Salvadoro per subskribo de la protokolo de Tegucigalpa. La organizaĵo estas posteulo de la antaŭa Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko (hispane Organización de Estados Centroamericanos, mallongigite ODECA), kiu funkciis inter la jaroj 1951 kaj 1991).

La sistemo evoluis en konsidero de la ĝisnunaj spertoj pri la unuiĝo kaj kunlaboriĝo de la regiono, atentante ties historion.

Sur tiu bazo difiniĝis prioritata celo: la integrigo de Centra Ameriko al kreo de regiono de paco, de libero, de demokratio kaj de (socia, kultura, ekonomia kaj mediprotekta) evoluo, baze de reciproka respekto, protekto kaj atento de la homaj rajtoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy